Mi persone ŝatas defini Esperanton kiel Familia Kulturo.
Kiam mi hazarde konis Esperanton, mi pririgardis la helan ŝancon de memesprimo en unu societo kies kulturo mi eĉ ne povas kompreni.
Antaŭ longe mi klopodis trovi ion ke mi taŭgus kiel ilo por esprimi mian aŭtentecon en la mondo, kiun serĉas la originalecon per imitaĵo de aliaj.
La fasono, la muziko kaj la ideologioj, ĉiuj el ili, enhavi la slogano kiun montras la jenan subjektivan moton: "por esti originala, vi devas esti kiel ni"
Mi nun komprenas ĉion. Ĉu oni ŝatus esti originala, do oni devus vestiĝi kiel ili, aŭskulti ilian muzikon kaj esti unu el strangaj grupoj???
Tio neniel signifas esti originala. Tio signifas esti unu el la plimulto.
Kiam mi eklernis Esperanton, mia ĉefa celo estis konigi mian kulturon, mian konon, mian vidpunkton aŭ mian realopercepton, ĉiam respektante la malpropan opinion.
Nuntempe mi daŭrigas mian E-lernadon kaj mi povas certe diri ke la Esperanto-lingvo estis, estas kaj estos la mia plej bona decido el mia tuta vivo.
Dankon al Esperanto mi povis trovi mian originalecon inter la diverseco el la multaj kulturoj kiujn estas aparteninta al nia E-mondo.
Pri tio, mi invitas daŭrigi la E-lernadon...

No hay comentarios.:
Publicar un comentario